Harry Burleigh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Henry Thacker Burleigh |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1866 en Erie |
Morto | 12-an de septembro 1949 (82-jaraĝa) en Stamford |
Mortokialo | malsano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | National Conservatory of Music of America |
Okupo | |
Okupo | komponisto • kantisto • muzikinstruisto • kontoristo |
Henry Thacker "Harry" Burleigh (2a de decembro, 1866 – 12a de septembro, 1949), estis afrik-usona komponisto, aranĝisto kaj profesia kantisto de klasika muziko konata pro sia voĉo de baritono. La unua nigra komponisto ŝlosila por disvolvigo de karaktera usona muziko, Burleigh faris nigran muzikan disponebla al klasike trejnitaj artistoj kaj enkondukante ilin al spiritualoj kaj aranĝante ilin laŭ pli klasika formo.[1]
Burleigh estis akceptita, per stipendio, en la prestiĝa National Conservatory of Music en Novjorko kiam li estis 26-jaraĝa. Li atingis stipendion kun la helpo de Frances MacDowell,[2] patrino de la komponisto Edward MacDowell, kaj finfine ludis kontrabason en la konservatoria orkestro. Kvankam dekomence la Konservatorio malakceptis la aliron de Burleigh, citante malaltajn gradojn, Srino. MacDowell insistis, ke li klopodu sian eniran ekzamenon denove. Tagojn poste, li ricevis la stipendion.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search